Renegato

Renegato (el la latinaj vorteroj re "re-, denove" kaj negare "nei") laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita Vortaro estas[1] homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis aliajn. Speciala kazo (kaj la unua, origina uzo de la vorto) estas kristano, kiu konvertiĝis al islamo, sed poste la vorto ampleksiĝis ankaŭ al aliaj ŝanĝoj de religioj, kaj fine ankaŭ al aliaj kredoj kaj politikaj opinioj. Laŭ ofta uzo de la vorto, unu sama homo estas «renegato» por tiuj, kies kredon li forlasis, kaj «konvertito» por tiuj, kies kredon li alprenis, kvankam pri diferencigo inter la vortoj «renegato» kaj «konvertito» ankaŭ ekzistas alia difino, kiu sekvos.

Do temas origine pri defalinto de religio, nuntempe ankaŭ ĝeneraligite defalinto de kredoj aŭ valoroj (en religio, arto, mondrigardo/mondkoncepto).[2] En pure religia kunteksto, responda persono ankaŭ estas referita kiel apostato.[3] Laŭ nuntempaj difinoj pri la germana lingvo, male al la konvertito, nek la renegato nek la apostato bezonas firme moviĝi al nova sistemo, simple sufiĉas ne plu esti firma membro aŭ adepto de la malnova kredo aŭ opiniaro.[4]

La renegato estas seniluziigita de la sistemo de kiu li forturnis sin aŭ, retrospektive, sentiĝas uzita aŭ perfidita de ĝi. Li kutime vidas sin kiel speco de rezista batalanto kiu malakceptas la dominan potencon de la politika aŭ ekonomia sistemo kaj malakceptas la kredojn kiujn ĝi trudas. En iuj kazoj, li poste praktikas aktivan reziston.

  1. artikolo renegato en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020
  2. Universitato de Bazelo, germana artikolo Renegaten. Konjunktur einer Kippfigur ("Renegatoj. Pli ampleksa uzo de malstabila ero"), prenita la 15-an de marto 2022
  3. same germana artikolo ''Atheisten und Renegaten (do "ateistoj kaj renegatoj"), prenita la 15-an de marto 2022
  4. difine de la germanlingva vorto en la retejo wortbezeichung.info, alirita la 15-an de marto 2022

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search